WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Kronikoj 29
4 - tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da arĝento refandita, por tegi la murojn de la domoj;
Select
1 - Kaj la reĝo David diris al la tuta komunumo: Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; ĉar ne por homo estas la loĝejo, sed por Dio la Eternulo.
2 - Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigitajn, ŝtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj ĉiaspecajn ŝtonojn multekostajn, kaj multe da ŝtonoj marmoraj.
3 - Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj arĝento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:
4 - tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da arĝento refandita, por tegi la murojn de la domoj;
5 - oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kaj por ĉiuj laborotaĵoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraŭ deziras oferi hodiaŭ por la Eternulo?
6 - Kaj oferis la ĉefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la reĝo;
7 - kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da arĝento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.
8 - Kaj tiuj, ĉe kiuj troviĝis multekostaj ŝtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jeĥiel, la Gerŝonido.
9 - Kaj la popolo ĝojis pro tiu oferado, ĉar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaŭ la reĝo David ĝojis tre forte.
10 - Kaj David benis la Eternulon antaŭ la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris: Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.
11 - Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj.
12 - Riĉeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super ĉio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas ĉion grandigi kaj fortikigi.
13 - Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.
14 - Ĉar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas ĉio, kaj el Via mano ni donis al Vi.
15 - Pasloĝantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel ĉiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.
16 - Ho Eternulo, nia Dio! ĉi tiu tuta abundaĵo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi ĉio apartenas.
17 - Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco plaĉas al Vi; el sincera koro mi oferis ĉion ĉi tion; kaj nun mi vidas kun ĝojo Vian popolon, kiu troviĝas ĉi tie, ke ĝi oferas al Vi.
18 - Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu ĝin por ĉiam, ĉi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.
19 - Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn leĝojn, ke li ĉion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruaĵon, por kiu mi faris la preparojn.
20 - Kaj David diris al la tuta komunumo: Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili kliniĝis kun adoro antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la reĝo.
21 - Kaj ili faris buĉoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo: mil bovojn, mil virŝafojn, mil ŝafidojn, kune kun iliaj verŝoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael.
22 - Kaj ili manĝis kaj trinkis antaŭ la Eternulo en tiu tago kun granda ĝojo. Kaj duafoje ili faris reĝo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.
23 - Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel reĝo anstataŭ sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin.
24 - Kaj ĉiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaŭ ĉiuj filoj de la reĝo David, submetis sin al la reĝo Salomono.
25 - Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, kaj metis sur lin reĝan majeston, kiu antaŭe estis sur neniu el la reĝoj de Izrael.
26 - David, filo de Jiŝaj, estis reĝo super la tuta Izrael.
27 - La tempo, dum kiu li reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn.
28 - Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de aĝo, riĉeco, kaj gloro; kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Salomono.
29 - La historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad;
30 - lia tuta reĝado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis li kaj Izrael kaj ĉiuj regnoj de la landoj.
1 Kronikoj 29:4
4 / 30
tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da arĝento refandita, por tegi la murojn de la domoj;
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget